Unu el la paradokse pozitivaj rezultoj de epidemioj kaj aliaj sanitaraj katastrofoj estas tio, ke sciencistoj intensigas siajn klopodojn kaj produktas gravajn eltrovojn por la homaro. Pro la aidosa epidemio, ekzemple, oni eltrovis plurajn kontrauvirusajn medikamentojn, kiuj favoras ankau pacientojn suferantajn de aliaj malsanoj.
En la monato junio 2020, la Agentejo FAPESP (Fondajo por Subteno al Sciencaj Esploroj en la Stato San-Paulo), en Brazilo, informis, ke esploristoj en la loka entrepreno “Nanox” elvolvis tolajon, kiu povas malaktivigi la kronviruson. En laboratoriaj testoj, tiu materialo forigis 99,9% el la kvanto da virusoj sur gia surfaco, post du minutoj. La tolajo havas sur sia surfaco mikropartiklojn el argento, kaj la tuta esploro okazis en kunlaboro kun la Universitato de San-Paulo, kun hispana universitato kaj kun faka centro pri funkciaj materialoj. La tolajo konsistas el miksajo de poliestero kaj kotono, kaj enhavas du tipojn de argentaj mikropartikloj enmetitaj per mergo, sekigo kaj fiksado.
La afero tamen ne estas tute nova. “Nanox” jam liveris tiujn partiklojn al teksajo-industrioj, kun la celo forigi bakteriojn kaj fungojn el tolajoj. Post la alveno de la nova kronviruso en Brazilon, oni ekhavis la ideon analizi, cu ili povas malaktivigi ankau tiun viruson, car sciencaj esploroj jam antaue montris gian efikecon kontrau aliaj virusoj.
Por plenumi la esploron, oni bezonis la kunlaboron de la sciencistoj el la universitato, kiuj izolis kaj kultivis en laboratorio la novan kronviruson, prenitan el la du unuaj pacientoj infektitaj en Brazilo. Pecoj da tolajo kun kaj sen argentaj mikropartikloj estis metitaj en tubon, kie trovigis grandaj kvantoj da virusoj en vivantaj celoj. Oni ripetis dufoje la eksperimenton, fare de malsamaj kontrolantoj, lau la tiel nomata “blinda” tekniko. Per ekzamenado de la genetika materialo de la viruso, oni konstatis, ke pecoj de la tolajo kun argentaj mikropartikloj sur gia surfaco malaktivigis 99.9% el la eroj de la kronviruso, post du minutoj. Oni analizis la materialon ankau rilate la eblecon, ke gi povus kauzi hautdamagon.
Nuntempe, la sciencistoj analizas la dauron de efikeco de la kontrauvirusa tolajo. Rilate al gia efikeco kontrau bakterioj kaj fungoj, oni jam scias, ke gi ankorau efikas post 30 lavoproceduroj. Supozeble la samo okazas rilate la viruson.
Lau la studoj, tiuj mikropartikloj povas esti aplikataj al iu ajn tolajo el naturaj kaj artefaritaj fibroj. Oni testas ankau la eblecon almeti ilin al aliaj surfacoj, kiel plastajoj, protektaj maskoj kaj infanludiloj.
La nova tekniko probable multe helpos en la preventado de novaj kazoj de Kovim-19.